Laŭ la nova decido de la LKK, la kongreso okazos de la 30a de aprilo ĝis la
4a de majo, 2021.
La estraro de Hispana Esperanto-Federacio kaj la Loka Kongresa Komitato de
la 79a Hispana Kongreso de Esperanto, konsiderante la zorgojn rilate al la
epidemio de kronviruso Kovim-19 kaj la rekomendojn de la ŝtataj kaj internaciaj
aŭtoritatoj, decidis PROKRASTI la okazigon de la kongreso.
Post interkonsento kun la loka urbestraro de Comillas, ni decidis ke la
kongreso okazos venontjare en la sama tempo de la 30a de aprilo ĝis la 4a de
majo.
La LKK provos konservi la tutan kongresan kaj postkongresan programon jam
anoncitajn. Pri eventualaj modifoj aŭ anstataŭigoj oni informos dum venontaj
monatoj.
La LKK konsideras validajn ĉiujn aliĝojn ĝis nun faritajn.
Se iu aliĝinto antaŭvidas jam nun sian neeblon partopreni la kongreson en
la novaj datoj, bonvolu informi nin. Oni konsciu ke la LKK decidis unujaran prokraston,
por havi la plenan certecon ke tiam ĉiuj cirkonstancoj estos favoraj por
multhomaj aranĝoj.
La LKK redonos sian aliĝkotizon al ĉiu, kiu ĝin petos. Same ni redonos la
pagojn faritajn por la rezervo de ekskursoj.
Bedaŭrinde, la LKK ne povos redoni aliajn kostojn (pri vojaĝoj, loĝigo,
k.s.) kiujn la partoprenontoj jam elspezis. Tamen ekzistas la ebleco ŝanĝi la
datojn de loĝado en la samaj hoteloj.
Hispana Esperanto-Federacio kaj la Loka Kongresa Komitato daŭre informos
pri la evoluo de la kongreso per siaj retejoj, sociaj retoj kaj aliaj
komunikoj. Ĉiun demandon oni plu povas sendi al la adreso de la LKK kongreso@esperanto.es.
HEF kaj la LKK bedaŭras la ĝenojn okazigitajn pro la decido kaj esperas vian komprenemon. Ni deziras bonan sanon al ĉiuj niaj amikoj en la tuta mondo, kaj esperas renkonti vin fine de aprilo de 2021 en Comillas.
Pedro Ullate López
Sekretario de la LKK de la 79a
Hispana Esperanto-Kongreso