Ĉiun
15-an de decembro ni festas la naskiĝtagon de L. L. Zamenhof, la
iniciatinto de Esperanto. Ni festas ne nur lian rolon en la ekapero de
tiu internacia lingvo, sed precipe liajn homamajn principojn. Per liaj
streboj, krom la plej disvastiĝinta internacia planlingvo, Esperanto
estas ankaŭ klopodo por kompreniĝo inter homoj el diversaj kulturoj.
La
mondo trapasas krizon de malkonfido. Tutmondaj multdimensiaj krizoj
subfosas nian kapablon unuiĝi por solvi komunajn problemojn. Tamen ĝuste
alfronte al krizoj ni devas memori, ke ni estas unu sola homaro, ke ni
estas egalaj en digno kaj rajto. Ni devas alproksimiĝi kaj rekoni unu la
aliajn, kaj helpos por tio konscia atento al lingvoj, al la kultura
diverseco kaj al tiuj aliroj, kiujn ni elektas por komuniki unuj kun la
aliaj.
La
alvoko de la Ĝenerala Sekretario de UN António Guterres pri nova
multflankismo en la raporto Nia Komuna Tagordo estas alvoko por konfido,
legitimo kaj realigo. Tio eblas nur per kunlaboro de ĉiuj. Necesas
konstrui daŭripovajn, inkluzivajn sociojn kaj ekonomiojn, bazitajn je
homaj rajtoj kaj homa digno por ĉiuj. Tio sendube tuŝas laboron pri
internacia inkluzivemo, kreante pontojn inter grupoj izolitaj de lingvaj
baroj kaj konscion pri nia komuna tutmondeco.
Tutmonda
civitaneco, homaj rajtoj, interkultura dialogo kaj solidareco estas
bazoj por revigligi kaj refirmigi multflankismon. Tamen ĉio komencas per
interkompreniĝo kreanta konfidon. En tiu senco ni utiligas Esperanton
kiel vojon al kunlaboro, al konstruado de konsentoj, al internacia
kompreniĝo, al komunikado inter homoj kaj popoloj kaj kiel ilon por
paco.
En
la unua Universala Kongreso de Esperanto, en 1905, Zamenhof salutis la
grandan tutmondan homan familión kaj invitis ĉiujn al nova komenciĝinta
estonteco. Tiam li diris: “…en nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj
malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiaj, neniu humiliĝas, neniu sin
ĝenas; ni ĉiuj staras sur fundamento neŭtrala, ni ĉiuj estas plene
egalrajtaj; ni ĉiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj
de unu familio”. En 2021, la Internacia Jaro de Paco kaj Konfido, tiuj
vortoj restas daŭre aktualaj kaj reprezentas la plej homan flankon de la
laboroj de nia Asocio.
En
memoro al Zamenhof kaj lia revo pri tutmonda unuiĝo, Universala
Esperanto-Asocio fieras pri siaj rilatoj kun UN, Unesko kaj aliaj
internaciaj organizaĵoj. Kun-respondeco, esenco de multflankismo, estas
la principo, sur kiu ni konstruas pli bonan mondon por ĉiuj.